Plezure ni sciigas pri la lanĉo de la libreto Karlo verkita de la svisa esperantisto Edmond Privat (1889 – 1962).

La unua eldono de la romaneto Karlo aperis en 1909. Pluraj eldonoj aperis ekde tiam, kelkaj el ili kun miloj da ekzempleroj, kiel la 10-a eldono de 1931 farita de la germana eldonejo Verlag Friedrich Ellersiek, kiu tiam atingis la markon de 50 mil ekzempleroj.

La romaneto Karlo aperis kiel lego-libro por lernantoj de Esperanto-kursoj. La simpla rakonto enhavanta 20 ĉapitroj, tamen, baldaŭ montriĝis valora beletra juvelo miksita per delikata simpleco, profunda sentemo kaj iom da amuza seriozeco.

Publikigita antaŭ pli ol cent jaroj, la granda romaneto Karlo ne perdis sian ĉarmon.

Per la reaperigo de ĉi tiu juvelo, kiel minilibro, ni esperas stimuli la lego-ĝuadon de unu plia esperanta klasikaĵo kaj la okazon diskonigi la lingvon kaj ĝian literaturon.

Kiuj mendis la libreton dum la antaŭvendo, tiuj ricevos ĝin ĉi-semajne.

Aldonu ankaŭ vi ĉi tiun juvelon al via kolekto aŭ regalu amikon!

2 komentoj pri “Um pequeno grande romance

    • Saluton, Guilherme: unu el la celoj malantaŭ la projekto "Nia Juvelaro" estas diskonigi kelkajn verkojn de la esperanta literaturo kiuj, kvankam fariĝintaj publika havaĵo kaj libere elŝuteblaj en la interreto, iel falis en forgeson. Ni decidis pri la presita revivigo de tiu materialo, memorigante ke la libretoj, kvankam legeblaj, ne celas anstataŭigi la koncernajn verkojn, ĉu enretigitajn ĉu eventuale presitajn, sed ilin diskonigi (per la agrabla kolekto-terapio aŭ per la plezuriga donaco-ago) kaj kuraĝigi ilian (re)legadon.

      La romaneto Karlo ekzemple estas libere elŝutebla el la retejo Projekto Gutenberg aŭ el tiu brazila retejo, inter aliaj.

      Brakume,
      José R. Tenorio
      eldonisto

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

eoEO
pt_BRPT eoEO