Ni plezure informas ke eldonejo Esprima ĉeestos en la ĉi-jara BEL-Konferencoj, kiu okazos en la urbo Pouso Alegre en la tagoj 19-a kaj 20-a de aprilo.

Tiam la konferencanoj havos la okazon ĉeesti prelegon pri la eldona projekto "Nia Juvelaro" kaj iom scii pri kiel la libretoj estas produktataj. Krome, budo de la eldonejo funkcios dum la tuta evento por montri la novajn titolojn de la kolekto da libretoj.

La evento, organizata de Esperanta Ambasadejo kaj aŭspiciata de Brazila Esperanto-Ligo (BEL) kaj Asocio Esperantistas de Rio-de Ĵanejro (AERĴ), disvolviĝos en la kunvenejo José Saponara apartenanta al la Kultura Centro Cleonice Bonillo Fernandes, kiu situas ĉe Praça Senador José Bento, 2 (Centro) Pouso Alegre/MG - Brazilo.

Pliajn informojn kaj aliĝoj Afiŝita en Eventos

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Elektu vian pagmonon
BRL Brazila realo
eoEO
pt_BRPT eoEO