Laŭ la Societo pri Minilibroj, fondita en 1983 en Usono, oni konsideras minilibron tiun ne pli grandan ol 6,9 centimetroj (3 coloj) laŭ longo, larĝo aŭ dikeco.

Danke al la disvolvo de la Gutenberga pressistemo per moveblaj litertipoj, ekaperis en mezepoko diversaj tipoj de libroj en miniaturo, kiel almanakoj, vortaretoj kaj rakontoj. La plej popularaj tamen estis libretoj kun religiaj tekstoj.

“Diurnale Mogantinum” estas konsiderata la unua poŝlibreto presita en tipografiejo. Ĝi estis publikigita en 1468 de la germano Peter Schoffer, metilernanto kaj posteulo de Johann Guttenberg (1394 – 1468). Tiaj libretoj estis ankaŭ ia maniero per kiu la tiutempaj presistoj montris tutan sian lertecon kaj talenton pri regado de la nova pressistemo enkondukita de Gutenberg.

La tempo pasis, la komunikkanaloj evoluis, sed la ĉarmo de la libretoj plu vekas la atenton kaj admiron de multaj legantoj kaj amantoj de presita libro. Eĉ tiuj kiuj jam kutimiĝis kun cefereca legado ŝanceliĝas antaŭ la tento konservi memoraĵon de sia preferata verko, se iam trovita kiel miniatura presaĵo.

El tiu penso naskiĝis la projekto "Nia Juvelaro", en kiu kuniĝas la ĉarmo de minilibroj kaj la riĉeco de la esperanta literaturo.

La popularaj esperantaj verkoj, kiuj jam estas belaj, fariĝos pli belaj en la nova vesto kaj formato!

Foto: miniatura vortareto: dana-norvega-franca (Tomasz Sienicki, 2010)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

eoEO
pt_BRPT eoEO