Pensu pri la jaro 1905: sen interreto, retadresoj, porteblaj aparatoj kaj sociaj retoj. Kiel diskonigi Esperanton en tiu scenejo?

Tre originalan ideon havis la germana esperantisto Herbert F. Höveler (1859 – 1917), kiu kreis la tiel nomatan "Ŝlosilo de Esperanto" - ian specon de broŝureton kun gramatika resumo de la lingvo kaj malgrandeta dulingva vortlisto.

La ideo estis tre simpla kaj praktika: okaze de korespondado kun persono el lando, kies lingvo oni ne scipovis, al ĉi tiu sufiĉis skribi en Esperanto kaj kunsendi la "Ŝlosilon" koncernantan al la lingvo de la alsendato.

La unua "Ŝlosilo de Esperanto" (angle) aperis en 1905. Sep jarojn poste jam eldoniĝis ŝlosiloj en 18 lingvoj. En 1933 la ŝlosiloj estis disponeblaj en 26 lingvoj, kaj en kelkaj el tiuj lingvoj la ŝlosiloj presiĝis en pli ol cento da miloj da ekzempleroj.

Fonto (Vikipedio): Ŝlosilo, Herbert F. Höveler

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

eoEO
pt_BRPT eoEO