Nia Juvelaro

En nova kaj alloga vesto

saiba mais
Esprima

Lanĉo!

Dom Casmurro, konsiderata la verko plej konata de la brazilano Machado de Assis, nun fariĝas la sesa titolo de la kolekto "Nia Juvelaro". La libreto enhavas 764 paĝojn kaj ĝin akompanas kartona protektujo.

Pliriĉigu vian kolekton per ĉi tiu klasikaĵo de la brazila literaturo, en la zorgema traduko de Paulo S. Viana! La libreto kune kun la protektujo aspektkas kiel bela regalo por amiko ŝatanta lingvojn. Krome, tio estigas bonan okazon por diskonigi Esperanton.

Dua reviziita eldono!

Via amuza kaj agrabla tempopasigilo Vortumo#1 nun enhavas novan kovrilon kaj internan litertipon cele al plibona legado kaj solvo de la krucenigmoj.

Ne sufiĉas lerni duan lingvon. Necesas iel praktiki ĝin. Tial ni pretigis ĉi tiun libreton de krucenigmoj stile sagvortaj, laŭ diversaj gradoj de malfacileco, por kuraĝigi vin ekzerci la vortprovizon aktive kaj laŭŝtupe.

Nova eldono!

La libreto Marta, lanĉita en julio 2018 kiel du-voluma, ĉi-semajne gajnis novan eldonon en unu sola volumo!

La nova eldono enhavas 770 paĝojn presitajn sur speciala papero (ofseta 56g) kaj la enpaĝigo inkluzivas novan litertipon cele al plibona legado. La novan libreton akompanas kartona protektujo.

Abonu nian kurieron

Elektu vian aĉeto-monon
BRL Brazila realo
eoEO
pt_BRPT eoEO